Eksperimenta rok-muziko estas subĝenro de rok-muziko[1] kiu transiras la limojn de la komunaj komponarto kaj la koncertaj teknikoj[2] aŭ kiu eksperimentas per la bazaj elementoj de la ĝenro.[3] Artistoj celas liberiĝi kaj plinovigi, kaj kelkaj el la distingaj karakteroj de la ĝenro estas Improviza ludado, avangardaj influoj, malkutima instrumentaro, kripta vortumado (aŭ instrumentado), neortodoksaj strukturoj kaj rithmoj kaj subtena malakcepto de komercaj deziroj.[4]